Alto (triangulo)

La tri altoj kaj la altocentro
Propreco de orta triangulo

En geometrio, alto de triangulo estas streko kuniganta verticon kun la kontraŭa latero aŭ ĝia vastigaĵo, perpendikulara al la latero.

Ĉi tiu latero estas la bazo de la alto. Longo de la alto estas distanco inter la bazo kaj la vertico.

En izocela triangulo (triangulo kun du lateroj de la sama longo), la alto de vertico kie kuniĝas kongruaj lateroj, intersekcas la kontraŭan lateron (la bazon) je ĝia mezpunkto. En egallatera triangulo ĉi tio veras por ĉiuj tri altoj.

Longo de alto povas esti uzata por kalkuli areon de la triangulo. La areo estas egala al duono de produto de alta longo kaj ĝia baza longo. La rezulto estas la sama por ĉiu el la tri altoj.

En orta triangulo, la alto al la hipotenuzo kiel bazo dividas la hipotenuzon en du partojn de longoj p kaj q tiel ke

h2 = pq

kie h estas longo de la alto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search